Estraro
La estraranoj de la Aŭstria Esperanto-Asocio
Ĉiujn tri jarojn okazas ĝeneralkunveno de la asocio, en kiu oni decidas pri kunmetado de la estraro. Kiel ĉiuj membroj de la asocio ankaŭ la estraranoj faras sian laboron honorofice kaj senpagite.
La aktualaj estraranoj estas:
Funkcio | Nomo | Loĝloko |
---|---|---|
Prezidanto | DI Alfred Heiligenbrunner | Lassee |
Vicprezidantino | Franziska Dodik | Vieno |
Kasisto | Uwe Stecher | Vieno |
Vickasisto. | Karl Reinisch | Graz |
Sekretario | DI Richard Hable | Stirio |
ALBE | Mag. Henriette Etzenberger | Vieno |
UEA | Leopold Patek | Klosterneuburg |
Estrarano | Univ.-Prof. Dr. Hans Michael Maitzen | Vieno |
Estrarano | Franz-Joseph Geidel | Vieno |
Taskoj
La taskoj de la estraro ĉefe koncernas asocian laboron: Kreadon de tekstoj por la membrogazeto, forsendado de la gazeto kaj informmaterialo, aktuala informado per la retpaĝaro www.esperanto.at, respondado al diversaj demandoj pri Esperanto, kontakto kun membroj de la Aŭstria Esperanto-Asocio kaj aliaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-organizoj, kaj la kreado de informmaterialo.
Aldone, la estraro subtenas en specifaj kazoj la realigon de projektoj rilate al Esperanto, se ili kongruas kun la statutoj de la asocio kaj estas realigablaj per la financaj kaj personaj rimedoj.
Kontakto
Aŭstria Esperanto-Federacio
aef@esperanto.at