Historio de Esperanto en Aŭstrio el vidpunkto de 1992
esperanto kaj aŭstrio
Aŭstrio ludis ne malgravan rolon en la historio de la Internacia Lingvo Esperanto. Ĝian grundon en nia lando preparis sufiĉe forta Volapük-movado, kies adeptoj grandparte fariĝis esperantistoj ankoraŭ en la 19-a jarcento. Sed nur iom post la jaro 1900 la Esperanto-vivo en Aŭstrio fariĝis organizita. En 1904 okazis en Graz la unua Aŭstria Esperanto-Kongreso kaj la jaro 1908 alportis la fondon de la unua Esperantounuiĝo. Multaj lokaj kaj fakaj asocioj (ekz. de la katolikoj, de la laboristoj) sekvis.
Aŭstrio fariĝis la gastiga lando de internaciaj Esperanto-aranĝoj, inter kiuj elstaras la Universalaj Kongresoj en Vieno: 1924 kun 3600 aliĝintoj, 1936 kun 854 kaj 1970 kun 1987 anoj. Post 1918 Esperanto bonege prosperis, vere temis pri amasmovado, kiu, tamen, kiel la tuta aŭstra socio, estis dividita laŭ sociaj klasoj: laboristoj kaj burĝoj.
Esperanto tiam estis parto de la tiel nomata laborista kulturo kaj tiel formiĝis multfaceta agado kun elstaraj aktivuloj. Unu el ili estis la posta prezidento Franz Jonas, kies festparoladon inaŭgure de la 55-a UK en Vieno 1970 kelkaj partoprenantoj de tiu ĉi UK mem povis sekvi. Literature menciendas la tre valora originala romano de Hans Weinhengst “Tur-strato 4”, kiu priskribas la mizeron de la laboristoj en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de nia jarcento kaj kiu certe estas unu el la plej bonaj verkoj de la epoko.
El tiu prospera Esperanto-periodo intermilita devenas gravega daŭra atingo – la Internacia Esperanto-Muzeo, fondita en 1927 de Hugo Steiner laŭ propono de la tiama UK en Dancigo. En 1929 ĝi fariĝis oficiala parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj hodiaŭ ĝi kiel tia funkcias kiel internacia centro de esplorado kaj dokumentado pri planlingvoj, kompreneble precipe pri Esperanto.
Sed historiaj kaj politikaj evoluoj detruis tiun fortan landan movadon: en 1934 la registaro aŭstrofaŝisma malpermesis ĉiujn socialistajn organizaĵojn, sekve ankaŭ la Aŭstrian Laboristan Ligon Esperantistan (ALLE).
La 13-an de marto de 1938 la nazi-germana armeo okupis Aŭstrion. Ĉesis ĉia oficiala Esperanto-agado kaj sekvis la likvido de ĉiuj organizaĵoj. La Internacia Esperanto-Muzeo estis fermita kaj ĝia fondinto Steiner arestita. Multaj esperantistoj pereis en la milito kaj koncentrejoj, ekz. Gustav Weber, mortbatita en la koncentrejo Gusen kelkajn tagojn antaŭ ĝia liberigo. Simila sorto trafis pastron d-ron Max J. Metzger el Graz, kiu estis kondamnita al mortpuno kaj ekzekutita.
Dum tiuj jaroj de subpremo, inter 1938 kaj 1945, Esperanto tamen ne estis morta. La fideluloj restis, laŭokaze eĉ kunvenis kaŝe, ankaŭ kun alilandaj esperantistoj.
Post 1945 la tempo ne plu estis favora por Esperanto. Oni klopodis reorganizi la movadon almenaŭ en reduktita formo, tamen la rezulto ne ĉiam kontentigis. Sed menciendas pozitivaj eventoj: inaŭguro de Zamenhof-monumento en Wörgel, de Esperanto monumento en Linz, Zamenhof- aŭ Esperanto-stratoj aŭ placoj en Vieno, Graz, Klagenfurt, Linz, Wolfsberg kaj Knittelfeld.
La ĝenerala progreso de la vivnivelo de vastaj popoltavoloj en Aŭstrio fine de la 50-aj kaj en la 60-aj jaroj grade malaperigis la bazon por la laborista kulturo. De tio suferis ankaŭ la Esperanto-Movado. Aperis generaciaj konfliktoj inter la pli aĝaj esperantistoj kun radikoj en la intermilita tempo, por Esperanto tiel prospera periodo, kaj kelkaj junaj aktivuloj, kiuj proponis, pro la bezonoj de la novaj cirkonstancoj, novajn organizajn strukturojn, homajn kaj materiajn, por reakiri vastan poresperantan socian bazon. Pro malsukceso de akordo, tiu juna grupo forlasis en 1967 la tegmentorganizon – Aŭstria Esperantista Federacio (AEF) kaj fondis novan asocion – Aŭstria Esperanto-Movado (AEM).
Fine de novembro 1982 kolektiĝis en Linz trideko da esperantistoj el ĉiuj grupoj de AEF kaj AEM por diskuti pri la digna kaj celkonforma celebrado de la jubilea jaro 1987. Tio estis turnopunkto en la aŭstra Esperanto-vivo, ĉar oni venis al la konkludo ke nur kuna agado por tiu evento estos efika. Post aro da preparaj konferencoj fondiĝis Aŭstria Laborkomitato Esperanto Centjara (ALEC). La kulmino de ĝia agado estis la okazigo de internacia scienca simpozio en oktobro de 1987 en la Universitato de Vieno kun la temo: Esperanto centjara. Tiu estis la plej granda scienca evento tutmonda en la kadro de la jubilea jaro. Samjare estis fondita la eta eldonejo Pro Esperanto, kiu aperigis ĝis nun dek librojn kaj tridek broŝurojn.
En 1989 ALEC alinomiĝis al Esperanto-Laborkomitato Aŭstria (ELA). Krom gazetara servo ĝi prizorgis ankaŭ informstandon ĉe tri lingvofoiroj EXPOLINGUA en Vieno (1989, 1991 kaj 1992), kio havigis sufiĉan nombron da novinteresitoj. Ili parte aniĝis al la koresponda kurso de H. Mayer. Kun lia instalo kiel direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en 1987, tiu institucio fariĝis centro de la aktiva agado en Aŭstrio, organizante ekspoziciojn, internaciajn seminariojn kaj kursojn (Esperantaj Printempoj, Vienaj Aŭtunoj).
Jam dum preskaŭ dudek jaroj okazas kultura kunlaboro kun la Pola Instituto de Vieno en formo de Zamenhof-omaĝaj kunvenoj aprile kaj decembre, kiujn iniciatis kaj daŭre gvidas E. Vokal. Lia nomo kaj, pli precize, lia voĉo, estas de jardekoj ligita al alia aŭstra elstaraĵo verda: la Esperanto-elsendoj de Radio Vieno, kiujn li gvidas kune kun prof. K. Beckmann. Ili efektiviĝas nuntempe dufoje ĉiudimanĉe ĉe la Kurtonda Servo en Radio Aŭstria Internacia de Aŭstria Radiofonio (ORF).
Esperanto estas instruata en universitatoj kaj popolaltlernejoj. Scienca esplorado hejmas en la universitatoj de Graz, Innsbruck kaj Vieno. La rektoro de la Internacia Kongresa Universitato de la nuna UK estas regula profesoro en la Lingvistika Instituto de la Viena Universitato. Prelegojn universitatajn pri Esperantologio en tiu instituto faras ankaŭ prof. O. Back.
Agadoj, kiuj rilatas ĉefe unu personon, estas: poŝtstampo “Esperanto”, kiu jam multmilionoble surleteriĝis en Vieno (W. Klag), Esperanto-paĝo en la semajngazeto “Wochenschau” (J. Klaner), koresponda kurso por niĝerianoj (H. Farukuoye).
Apud la turisma aktivado (Monda Turismo – M. Finkenzeller) menciendas ankaŭ la serio de najbarlandaj renkontiĝoj ekde la komenco de la 70-aj jaroj sub la nomo Trilanda Esperanto-Konferenco (Aŭstrio-Italio-eksJugoslavio) kuniniciatita de M. Stuppnig. Depost 1989 tiu konferenco alinómiĝis al Alp-Adria Esperanto-Konferenco kaj nun inkluzivas ĉiujn regionojn de la interregiona, internacia Laborkomunumo Alp-Adria. Kvankam la Alp-Adria Esperanto-Komitato ankoraŭ estas juna kaj nun suferas pro la militeventoj en eksa Jugoslavio, ĝia agado en neesperantista kadra organizo havas eminentan potencialon ĝuste pro la lingva multeco en la regiono kaj la sekvaj komunikad-problemoj.
Kvankam Vieno estas jam la kvaran fojon gastiganto de Universala Kongreso, ĝi ne estas sola kongresurbo esperantuja en Aŭstrio. Certe la duan lokon okupas Linz, kie, sub gvido de G. Gössl kaj M. Hollinger, gastis SAT-Kongreso kaj prepariĝas IFEF-Kongreso en 1994.
Graz gastigis en 1970, antaŭ UK en Vieno, la Internacian Junularan Kongreson, memorindan pro temo kaj eventoj ligitaj al la revolucia jaro 1968. Tiu Kongreso estis kulmino de evoluo de la reestiĝo de Aŭstria Esperanto-Junularo (AEJ), kiu komenciĝis en la jaro 1965 ĝuste en Graz kadre de studenta Esperanto-grupo fondita en 1961 en la tiea universitato fare de K. Perko, H.M. Maitzen kaj H.P. Kovačić. Ĝis hodiaŭ la centro de la junulara agado estas Graz, kvankam ankaŭ en Vieno kaj Linz reaperis junulara vivo. Ekstera signo de la vigla vivo de AEJ estas la ĉiujaraj “Montkabanaj Renkontiĝoj”, intertempe jam internacie konataj.
Sendube, malgraŭ amaraj spertoj dum la tempo de post la Dua Mondmilito, aŭstra Esperanto-vivo rigardas estontecon, kiu baziĝas unuflanke sur atingoj kaj spertoj de la pasinto (ekz. IEMW kaj Radio Vieno, pluralismo de E-organizoj kunlaborantai laŭbezone en la platforma ELA), sed aliflanke nutras sin de daŭre aperantaj novaj iniciatoj kaj apogas sin je la kunlaboremo inter ĉiuj generacioj, fakoj kaj mondkonceptoj.
H. Mayer kaj H. M. Maitzen, 1992