La tradicia Zamenhoffesto en Vieno ankaŭ fine de 2021 okazis.
Pro la Koronvirusa pandemia situacio en Aŭstrio reala kunveno bedaŭrinde ne eblis. Do sabate, 2021-12-11 ekde la 17-a horo la kunveno okazis pere de Zoom.
La prezentaĵoj estis:
- Hans Michael Maitzen pri sia nova libro pri Boltzmann
- Reinhard Fössmeier pri Esperanto-Klubo Munkeno
- Bernhard Tuider pri Kalocsay
- internaciaj virtualaj kontaktoj al Esperantistoj en la mondo, inter alie
- Felix Baur, aŭstrodevena civilservanto en Londono,
- Djofina Mungosi kaj Alphonse Waseka el DR Kongo (Afriko)
- Espoir Kasati el DR Kongo
- Alfred Heiligenbrunner pri AEF
- Petro Baláž pri E@I
- Hans Michael Maitzen pri historio de Esperanto en Aŭstrio en la 1960-aj jaroj
Partoprenis 46 homoj el 4 kontinentoj.
AEF kore dankas al ĉiuj partoprenantoj kaj precipe dankas ĉiujn kontribuantojn.